Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 449

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 449 (2012-03-22)

Enhavo:


UEA RETENIS LA MEMBRONOMBRON

Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, en 2011 UEA havis 5321 individuajn membrojn en 118 landoj, t.e. je 33 pli ol en 2010. La pinto de 12 landoj konsistis el Francio (534; -13), Germanio (502; -4); Brazilo (385; +11), Japanio (358; -8), Usono (285; -10), Nederlando (233; -6), Italio (181; +1), Rusio (144; +56), Hispanio (142; +1), Svedio (142; +8), Belgio (136, -1), kaj Britio (133; -2). En Kubo, la lando de la Universala Kongreso en 2010, estis 107 membroj (-54), kaj en la pasintjara kongreslando Danio 109 membroj (+6).

Iom malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10480 (-47). Sur la unua loko estis Ĉinio kun 1051, same multe kiel en 2010. Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (908; +7), Pollando (750; +50), Italio (678; -93), Germanio (653; -18), Belgio (461; +59), Kroatio (398; +139), Usono (386; -102), Britio (336; -3) kaj Svedio (314; +15).

La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis pasintjare 15801 (–14). Malpli ol 30-jaraj estis 373 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (+49). Krome, 1714 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-20), tiel ke TEJO havis entute 2087 membrojn (+29).

La revuo Esperanto havis pasintjare 3300 pagitajn abonojn (-208) kaj la renovigita revuo de TEJO, Kontakto, 653 (+56).

35-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO EN HANOJO

Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi okazis unuafoje en Varno en 1978. La 35-an sesion en Hanojo la 2-an de aŭgusto gvidos prof. Christer Kiselman kun Mélanie Maradan. La programo antaŭvidas kvin prelegojn.

Nguyen Xuan Thu parolos pri la esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj kaj loknomoj. S-ro Nguyen estas kunkompilanto kaj redaktanto de la aperonta granda Esperanta-vjetnama vortaro. La prelego de Kadoja Hidenori, ĉefredaktoro de la japana revuo Syakaigengogaku (Sociolingvistiko), temos pri la teoria bazo de la Esperanta frazeologio. Heidi Goes el Belgio, el kies instrua agado en Indonezio rezultis vigla movado, montros, ke ĝia historio tamen aĝas jam pli ol 100 jarojn.

Prof. Ilona Koutny, kiu interalie gvidas la Interlingvistikajn Studojn de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, traktos la problemaron, ĉu Esperanto sekvas specialajn semantikajn skemojn, kiugrade ĝi spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj, kaj kiugrade ĝi kreis propran sistemon. La svisa terminologiistino Mélanie Maradan enkondukos en la terminologiajn principojn de Eugen Wüster, la fondinto de la terminologia scienco.

La prelegoj estos poste publikigitaj kiel aktoj. ĉe la Libroservo de UEA. Aktoj de pluraj antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj estas ankoraŭ haveblaj .

LPLP: PLI OL 9000 ELŜUTOJ EN DU JAROJ

Inter januaro 2010 kaj decembro 2011, oni elŝutis artikolojn el la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado) 9580-foje, laŭ statistiko de la eldonejo. Temas pri elŝutoj ĉefe iniciatitaj de fakuloj tra la mondo, kiuj mendis tiujn artikolojn pere de siaj esplorbibliotekoj. La revuo kompreneble aperas ankaŭ en presita formo kaj estas legebla en centoj da bibliotekoj tra la mondo.

Inter la dek plej ofte elŝutataj artikoloj estas tiu de Sabine Fiedler, en kiu la aŭtoro levas demandojn pri la justeco de la neegaleca disvastiĝo de la angla lingvo kaj favore prezentas Esperanton. Inter tiuj dek estas ankaŭ artikolo de esperantisto Seán Ó Riain pri la irlanda kaj skotgaela lingvoj. Plia artikolo, kiun oni ofte konsultis, estis tiu de Detlev Blanke pri la kaŭzoj de la relativa sukceso de Esperanto.

Lastatempa statistiko kompilita de la redakcio montras kreskantan nombron de manuskriptoj alsendataj por eventuala publikigo en la revuo, el eksterordinare granda nombro de landoj. En la pasintaj ses jaroj alvenis 116 manuskriptoj, el kiuj oni akceptis 44 por aperigo. La manuskriptoj venis el entute 44 landoj.

LPLP estas eldonata en Amsterdam de la eldonejo John Benjamins sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. Ĝin redaktas Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Aperas en preskaŭ ĉiu numero aparta sekcio pri interlingvistiko, redaktata de Sabine Fiedler. La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana).

La revuo jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj.

Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare.

SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA  antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamehof , pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.

Lasta ŝanĝo:
2012-03-22
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=449