Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝo › membriĝo

Pri membriĝo en UEA/TEJO

Se vi volas

- aparteni al la universala unuiĝo de esperantistoj, kiu havas membrojn en 112 landoj de la mondo;
- laŭ propraj ebloj kontribui al la evoluo de Esperanto en ĉiuj kvin kontinentoj;
- aldoni al via poresperanta agado internacian nivelon

kaj se vi subtenas

la statutajn celojn de UEA, tiukaze vi estas invitata

iĝi individua membro de UEA aŭ de ĝia junulara sekcio TEJO!

Se via retumilo ne rekonas la sekurecan certigilon, vi povas instali ĝin memstare de Free SSL Secured By StartCom (provizanto de sekurecaj certigiloj):
www.startssl.com/certs/sub.class1.server.ca.pem

La individuaj membroj de UEA/TEJO ricevas:

- Jarlibron de UEA, kiu enhavas liston de la kontaktadresoj de la Delegita Reto, la plej amasa internacia kunlabora sistemo de Esperanto-movado kaj multajn valorajn informojn pri la monda E-movado;

- ĉiumonatan revuon "Esperanto" (kategorio "Membro-Abonanto");

- junaj membroj krome senpage ricevas revuon "Kontakto";

- rabatojn ĉe aliĝoj al Universalaj Kongresoj de Esperanto (Internaciaj Junularaj Kongresoj - por junaj membroj) kaj ĉe aĉetoj en la Libroservo de UEA;

- voĉdonrajton por elekti la gvidorganojn de UEA / junaj membroj - ankaŭ elektas la gvidorganojn de TEJO (krom la kategorio "Membro kun Gvidlibro");

Lasta ŝanĝo:
2011-09-14
Adreso:
http://uea.org/alighoj/index.html